The Daily Static
  The Daily Static
UF Archives
Register
UF Membership
Ad Free Site
Postcards
Community

Geekfinder
UFie Gear
Advertise on UF

Forum Rules
& FAQ


Username

Password


Create a New Account

 
 

Back to UserFriendly Strip Comments Index

Translations by Nea2004-06-20 00:01:02
  Esperanton / Esperanto by freon2004-06-20 02:14:05
    saluton! by goulo 2006-11-19 12:55:59

Hej, mi feliĉas vidi ke alia ulo nun tradukas en Esperanton! Mi ĉesis antaŭ monato, post mi tradukis dum ses monatoj, kaj mi scivolis ĉu iu alia komencus traduki.

"Kliento Amika": "user" estas "uzanto". Laŭ la Komputada Leksikono (vidu sube), "user friendly" estas simple "Afabla". Sed mi preferas ne traduki propraj nomoj, se la leganto probable komprenas ilin, do mi simple dirus User Friendly por la titolo de la komikso.

"la komikan diafilmon"? Kial akuzativo? Ne devas esti. Ankaŭ, mi sugestas simple "la bildstrio", kiu estas ofta vorto por "comic strip". Oni ankaŭ povas diri "komikso".

"c^iu mang^on?" Devas konsenti pri -n. Mi dirus "en ĉiu manĝo", eble.

"tio estas plin similian g^i!" estus "tio estas pli simila ol ĝi", krom ambaŭ probable estas tro laŭvorta; mi dubas ke la angla slango funkcias en aliaj lingvoj, do mi dirus "tio pli bonas".

"mi ne povas kredi vi estas sur tion dieton" Ne forgesu "ke", oni ne povas forĵeti ĝin (nekiel la angla), kaj ne uzu akuzativo ĉi tie, kaj ne miksu "tiu" kaj "tio": "mi ne povas kredi ke vi estas sur tiu dieto". Mi ne scias ĉu la angla esprimo "on a diet" tradukeblas laŭvorte, do eble oni preferus "...ke vi manĝas laŭ tiu dieto".

"G^i estas molbonan ideon" - denove zorgu pri akuzativo: devas esti "Ĝi estas malbona ideo"

"ne sukero" -> "neniu sukero"

"perdo de penson" -> "perdo de penso"

"...perdas penson faras geekoj kolaran" -> "...perdi penson igas geekojn koleraj" aŭ simple "...perdi penson kolerigas geekojn".

"komputero" tro anglas kaj evitindas ĉar preskaŭ neniu Esperantisto uzas tiun; uzu "komputilo"

"tio regas" -> "kiuj regas"

"mondoajn bankojn" ...hmm, "mondoajn" tre strangas! Mi dirus "mondajn bankojn", aŭ eble eĉ "mondbankojn".

Nu, mia du ĉefaj sugestoj estas: zorgu pri akuzativo, kaj uzu vortaron pli ofte (ĉar estas tro multaj anglaj vortoj (carbs, soy, muffin, "komputero", geeko, ktp) (Se vi ne havas bonan vortaron, mi sugestas Comprehensive English-Esperanto Dictionary de Peter Benson; poste vi devas akira la faman sed plimultkostan vortaron PIV2 (Plena Ilustrita Vortaro) :) Ankaŭ vi povas uzi google.com por helpi traduki - ĝi montras kiel vorto kutime uziĝas. Google bonegas por lerni lingvon. Eble mia ligilopaĝo helpas, ekzemple la komputada leksikono. (Ankaŭ havas ligilon al Ek, kiu estas bona klavarsoftvaro por tajpi ĉapelitajn literojn facile, se vi uzas Windows. Tio pli bone aspektas ol la ASCII-sistemoj kiel C^ aŭ Cx, ĉu ne? Legu mian UF-uzantinformon/taglibron por pli da informo pri kiel uzi Unikodon en komentoj je userfriendly.org, kiu stultas pri Unikodo...)

(Kaj mi neniam trovis bonan vorton por "geek". En miaj tradukoj ĉi tie, mi kutime uzis "teknikulo", sed tiun ne tute plaĉis al mi. Se vi volas simple uzi la anglan vorton, probable vi devas Esperantigi ĝin kiel "giko". Mi vidis tiun kelkfoje en aliaj lokoj.)

Bonŝancon! Mi feliĉas ke finfine alia ulo tradukas UF en Esperanton.

[ Reply ]

 

[Todays Cartoon Discussion] [News Index]

Come get yer ARS (Account Registration System) Source Code here!
All images, characters, content and text are copyrighted and trademarks of J.D. Frazer except where other ownership applies. Don't do bad things, we have lawyers.
UserFriendly.Org and its operators are not liable for comments or content posted by its visitors, and will cheerfully assist the lawful authorities in hunting down script-kiddies, spammers and other net scum. And if you're really bad, we'll call your mom. (We're not kidding, we've done it before.)