(Noto: tiu versio pli bone taŭgas per la ritmo de la kanto, do estas
per nepreco malpli preciza traduko de temp' al temp'.)
AJ: Vi scias... TTT-desegnado kaj ripozej-kantado estas vere tre similaj.
La Polvulo: Kiel?
AJ: Nu... Ambaŭ implikas la uzon de klavaroj...
La Polvulo: ...Kaj vi neniam konfesos al via patrino kion vi faras kiel porvivaĵo.
(Kantata per "She's Always a Woman" [Ŝi Ĉiam Estas Virino] de Billy Joel.)
AJ: Kun ridet' ŝi 'kill -9'as
Maĉante frititojn
Ŝi romppovas la konton,
Dosierojn forĵetas
Ŝi nur interesas
Timulojn kiel mi
Kaj ŝi kodas kiel isto,
Ŝi ĉiam diinas
laŭ mi
Ŝi root-as skatolojn
pli rapide por kredi
Vi demandas por ack
Sed neniam ricevos
Ŝi kodon donatan prenos
Se 'liberas'
Ŝi pensas min nulan
Sed ŝi ĉiam diinas laŭ mi
Hoooo, ŝi zorgas servilojn
Ludas Kvakon volante
Ŝi antaŭas la ludon
Hooo, ŝi neniam streĉiĝas
Kaj neniam kaptiĝas
Ŝi forpasas la kulpon...
La Polvulo: Ĉu pensas, ke Billy Joel ĉagreniĝos?
Stef: Ne antaŭ li trovos ke le nomo de via albumo estas 'Rimenoj en la Subtegmento.'
|